Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Die Lorelei Germana 1823 Arg-2-2 2014-04-23 18:09 Manfred nur tiun aldonu
Hans-Georg Kaiser Lorelay Esperanto Arg-564-2 2005-02-03 19:18 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Lazarus Zamenhof Lorelej Esperanto Arg-565-2 2009-10-30 16:15 mgr nur tiun aldonu
Leopold Elb Lorelej' Esperanto Arg-71-2 2005-02-03 19:06 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Lorelejo Esperanto Arg-1115-2 2010-09-15 12:51 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 01 Lurleia Latina Arg-179-2 2010-02-11 14:00 Manfred nur tiun aldonu
Paul Gottfried Christaller [Ne scias mi, kio okazis] Esperanto Arg-1116-2 2010-09-13 10:03 Manfred nur tiun aldonu
Mark Twain The Lorelei Angla Arg-11-2 2003-10-13 04:42 mgr nur tiun aldonu
L. W. Garnham The Lorelei Angla Arg-14-2 2003-10-11 23:04 mgr nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
Lorelay

 

Heinrich Heine,
Lorelej'

 
tradukita de Hans-Georg Kaiser   tradukita de Leopold Elb
 
    Tiu traduko estas poste iom modifita de
aliuloj, ne estas la origina traduk-versio
de Leopold Elb.
 
Min kaptas malgaj' en la koro,   Ne scias mi, kial mi estas
pro kio tia trist'?   Malgaja en la kor’.
Fabel' el antikva foro   Antikva fabelo restas
ne lasas de mi kun persist'.   Por ĉiam en mia memor’.
 
Aere fridetas, trankvilas,   Vespero jam ekmalheliĝas,
malhelas jam la Rejn'.   Fluadas la Rejn’ en trankvil’,
La monto surpinte brilas   La supro de l’ monto lumiĝas
vespere en rava scen'.   En vespersuna bril’.
 
Tre ĉarma feino sidas,   Belega knabino jen tronas
jen supre por ador';   Kun ora juvelar’,
la ora ornamo ridas;   La belan vizaĝon kronas
ŝi kombas harojn el or'.   Mirinde la ora harar’.
 
Ŝi kombas per ora kombilo   Ŝi uzas kombilon el oro
kaj kantas kun pasi';   Kaj dume kantas ŝi.
mirigas min la elbrilo   Mirige tuŝas al koro
kaj forto de l' melodi'.   Sorĉiga la melodi’.
 
Ŝipisto ŝipeton gvidas,   Kaj sopiregon eksentas
lin kaptas ve' de ekzalt'.   Ŝipisto dum sia vetur’;
Li ja la rifojn ne vidas',   Rifaron li ne priatentas,
li vidas nur supren sen halt'.   Al monto rigardas li nur.
 
Mi kredas, ke ondoj tiras   Mi kredas, ke dronos finfine
la ŝipon funden de l' Rejn';   Ŝipisto kun sia boat’,
kaj tio de l' kant' eliras   Kaj tion kaŭzis feine
de Lorelaj-siren'.   La Loreleja kantad’.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Hans-Georg Kaiser (Cezar, *1954-05-21).

 
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Leopold Elb (†1912-08.04).

La traduko troviĝas sur paĝo 84 de la
lernolibro „Post la kurso“ de Wilhelm
kaj Hans Wingen, eldonita de Ludwig Pickel
en Nurembergo (Nürnberg), Germanio.