Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Christaller, Paul Gottfried [Ne scias mi, kio okazis] Esperanto Arg-1116-2 2010-09-13 10:03 Manfred nur tiun aldonu
Elb, Leopold Lorelej' Esperanto Arg-71-2 2005-02-03 19:06 Manfred nur tiun forigu
Garnham, L. W. The Lorelei Angla Arg-14-2 2003-10-11 23:04 mgr nur tiun aldonu
Gießner, Joachim Lorelejo Esperanto Arg-1115-2 2010-09-15 12:51 Manfred nur tiun aldonu
Heine, Heinrich * Die Lorelei Germana 1823 Arg-2-2 2014-04-23 18:09 Manfred nur tiun aldonu
Kaiser, Hans-Georg Lorelay Esperanto Arg-564-2 2005-02-03 19:18 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 01 Lurleia Latina Arg-179-2 2010-02-11 14:00 Manfred nur tiun aldonu
Twain, Mark The Lorelei Angla Arg-11-2 2003-10-13 04:42 mgr nur tiun aldonu
Zamenhof, Ludwig Lazarus Lorelej Esperanto Arg-565-2 2009-10-30 16:15 mgr nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
Lorelej'

 
tradukita de Leopold Elb
 
Tiu traduko estas poste iom modifita de
aliuloj, ne estas la origina traduk-versio
de Leopold Elb.
 
Ne scias mi, kial mi estas
Malgaja en la kor’.
Antikva fabelo restas
Por ĉiam en mia memor’.
 
Vespero jam ekmalheliĝas,
Fluadas la Rejn’ en trankvil’,
La supro de l’ monto lumiĝas
En vespersuna bril’.
 
Belega knabino jen tronas
Kun ora juvelar’,
La belan vizaĝon kronas
Mirinde la ora harar’.
 
Ŝi uzas kombilon el oro
Kaj dume kantas ŝi.
Mirige tuŝas al koro
Sorĉiga la melodi’.
 
Kaj sopiregon eksentas
Ŝipisto dum sia vetur’;
Rifaron li ne priatentas,
Al monto rigardas li nur.
 
Mi kredas, ke dronos finfine
Ŝipisto kun sia boat’,
Kaj tion kaŭzis feine
La Loreleja kantad’.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Leopold Elb (†1912-08.04).

La traduko troviĝas sur paĝo 84 de la
lernolibro „Post la kurso“ de Wilhelm
kaj Hans Wingen, eldonita de Ludwig Pickel
en Nurembergo (Nürnberg), Germanio.