Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo La malĝojulo Esperanto 1984-01-22 Arg-412-206 | MR-116-1 2004-03-12 23:27 Manfred nur tiun forigu
Heinrich Heine * Der Traurige Germana Arg-410-206 2004-03-12 23:21 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
Der Traurige

 

Heinrich Heine,
La malĝojulo

 
    tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Allen tut es weh im Herzen,   Ĉiuj sentas en la koro
Die den bleichen Knaben sehn,   Veon pro la knabo ĉi;
Dem die Leiden, dem die Schmerzen   Ĉar videblas la doloro
Aufs Gesicht geschrieben stehn.   Ja sur la vizaĝ’ de li.
 
Mitleidvolle Lüfte fächeln   Aerume malvarmigas
Kühlung seiner heißen Stirn;   Kompatemaj ventoj lin,
Labung möcht’ ins Herz ihm lächeln   Lin ridete refreŝigas
Manche sonst so spröde Dirn.   Kelka rifuzema in’.
 
Aus dem wilden Lärm der Städter   El sovaĝa urb-bruado
Flüchtet er sich nach dem Wald.   Fuĝas li al la arbar’,
Lustig rauchen dort die Blätter,   Kie sonas bird-kantado
Lust’ger Vogelsang erschallt.   Kaj susuras la frondar’.
 
Doch der Sang verstummet balde,   Sed la ĝoja kant’ mutiĝas,
Traurig rauschet Baum und Blatt,   Tristas arbo kaj foli’,
Wenn der Traurige dem Walde   Kiam lante proksimiĝas
Langsam sich genähert hat.   La malĝoja ulo ĉi.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17).
  Traduko de la Germana poemo "Der Traurige"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1984-01-22.