Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Gießner, Joachim Ĉe put' antaŭ pordego Esperanto 2001-11 Arg-165-83 2003-12-28 22:58 Manfred nur tiun forigu
Meier, Ludwig Emil La tilio Esperanto 1907 Arg-166-83 2014-05-31 14:26 Manfred nur tiun aldonu
Meier (kaj aliuloj), Ludwig Emil Ĉe puto antaŭ l'urbo Esperanto Arg-164-83 2003-11-09 21:14 Manfred nur tiun aldonu
Müller, Wilhelm * Der Lindenbaum Germana 1822 Arg-163-83 2003-12-28 22:57 Manfred nur tiun aldonu

Wilhelm Müller,
Ĉe put' antaŭ pordego

 
tradukita de Joachim Gießner
 
Ĉe put' antaŭ pordego
jen staras la tili'.
En ĝia ombro dolĉe
ja ofte revis mi.
Mi tranĉis karajn vortojn
en ĝia kruda ŝel'.
En ĝojo kaj doloro
ĝi restis mia cel'.
 
Mi devis pretermigri
dum nokta obskurec'.
Mi fermis la okulojn
en nigra malhelec'.
Kaj kvazaŭ min vokante
la branĉoj muĝas jen:
"Ĉi tien vi nur venu
kun via korĉagren'."
 
Malvarma vento blovis
dolore kontraŭ mi.
De l' kap' ĉapel' forflugis,
ne turnis mi al ĝi.
Nun malproksima estas
mi for de la tili',
sed vokas ĝi: "Nur venu,
trankvilon trovos vi!"
 
Traduko de la Germana poemo "Der Lindenbaum"
de Wilhelm Müller (*1794-10-07 -
†1827-10-01) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25) en 2001-11.

Tiu ĉi traduko troviĝas en la kantlibro
"Mia kantaro I", kiun eldonis JOSEF SCHIFFER
(Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio) en 2001.